Esp: Framasonismo

Aus Freimaurer-Wiki
Version vom 15. Januar 2017, 20:19 Uhr von Jens Rusch (Diskussion | Beiträge) (Die Seite wurde neu angelegt: „ == Framasonism == Framasonismo estas tutmonda organizaĵo, kiu klopodas plibonigi la mondon kaj siaj anoj per toleremo. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas…“)
(Unterschied) ← Nächstältere Version | Aktuelle Version (Unterschied) | Nächstjüngere Version → (Unterschied)

Framasonism

Framasonismo estas tutmonda organizaĵo, kiu klopodas plibonigi la mondon kaj siaj anoj per toleremo. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas inicajn ritojn plejparte ellaboritaj inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, laŭdire el ritoj de mezepokaj gildoj masonistaj. La vorto venas el la franca franc-maçon kaj la angla freemason, kiuj signifas "libera masonisto".

Kelkaj framasonaj simboloj kaj juveloj de oficistoj laŭ angla rito. Framasonoj kunvenas en framasonaj loĝioj. Ili celas kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale plibonigon de moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Plejparto de framasonoj agnoskas ekzistadon de unusola dio aŭ "Granda Arkitekto de la Universo", kreinto de la mondo, tamen ne ĉiuj Loĝiaroj postulas tian agnoskon de siaj membroj, precipe en Eŭropaj "sendogmaj" Loĝiaroj. Framasonoj kutime ne apogas specifajn religiojn, kvankam kelkaj ritoj ricevis tipan kristanan influon (interalie Sveda Rito kaj Ĝustigita Skota Rito).