Esp: Framasonismo

Aus Freimaurer-Wiki

Framasonismo

Fonto: Vikipedio

Framasonismo estas tutmonda organizaĵo, kiu klopodas plibonigi la mondon kaj siaj anoj per toleremo. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas inicajn ritojn plejparte ellaboritaj inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, laŭdire el ritoj de mezepokaj gildoj masonistaj. La vorto venas el la franca franc-maçon kaj la angla freemason, kiuj signifas "libera masonisto".

Kelkaj framasonaj simboloj kaj juveloj de oficistoj laŭ angla rito. Framasonoj kunvenas en framasonaj loĝioj. Ili celas kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale plibonigon de moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Plejparto de framasonoj agnoskas ekzistadon de unusola dio aŭ "Granda Arkitekto de la Universo", kreinto de la mondo, tamen ne ĉiuj Loĝiaroj postulas tian agnoskon de siaj membroj, precipe en Eŭropaj "sendogmaj" Loĝiaroj. Framasonoj kutime ne apogas specifajn religiojn, kvankam kelkaj ritoj ricevis tipan kristanan influon (interalie Sveda Rito kaj Ĝustigita Skota Rito).

Gradoj

Framasonismo konsistas el almenaux 3 bazaj t.n. "metiaj" gradoj (Metilernanto, Submajstro kaj Masjtro), kiuj rilatas al la konstruado de la templo de Salomono (escepte de la Adopta Rito, kiu uzas aliajn legendojn). Por Majstroj, altgradaj aux flankogradaj sistemoj kompletigas la inican progreson kun diversaj legendoj, plejofte el la Malnova Testamento aux templanaj/kavaliraj moralajxoj.


Framasonismo kaj inoj

Plejparto de framasonoj estas nur viroj, ĉar ekde la komenco de organizita framasonismo ĝenerale inoj ne estas permesitaj aliĝi. En t. n. "regulaj" framasonaj loĝioj, la regularo plu malpermesas inici inojn. Tamen ekzistas en pluraj landoj, ĉefe en Eŭropo, Loĝiaroj kie inoj estas incitaj (en geaj aŭ inaj loĝioj) samkondiĉe kiel viroj. La plej ampleksaj estas la Internacia Gea Framasona Ordeno[14] kaj la Granda Ina Loĝio de Francio[15]. Ankaŭ framasonaj flankogrupoj bonvenigas inojn, kiel la Ordeno de la Orienta Stelo[16].