Esp: Framasonismo

Aus Freimaurer-Wiki

Framasonismo

Fonto: Vikipedio

Framasonismo estas tutmonda organizaĵo, kiu klopodas plibonigi la mondon kaj siaj anoj per toleremo. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas inicajn ritojn plejparte ellaboritaj inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, laŭdire el ritoj de mezepokaj gildoj masonistaj. La vorto venas el la franca franc-maçon kaj la angla freemason, kiuj signifas "libera masonisto".

Kelkaj framasonaj simboloj kaj juveloj de oficistoj laŭ angla rito. Framasonoj kunvenas en framasonaj loĝioj. Ili celas kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale plibonigon de moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Plejparto de framasonoj agnoskas ekzistadon de unusola dio aŭ "Granda Arkitekto de la Universo", kreinto de la mondo, tamen ne ĉiuj Loĝiaroj postulas tian agnoskon de siaj membroj, precipe en Eŭropaj "sendogmaj" Loĝiaroj. Framasonoj kutime ne apogas specifajn religiojn, kvankam kelkaj ritoj ricevis tipan kristanan influon (interalie Sveda Rito kaj Ĝustigita Skota Rito).

Gradoj

Framasonismo konsistas el almenaux 3 bazaj t.n. "metiaj" gradoj (Metilernanto, Submajstro kaj Masjtro), kiuj rilatas al la konstruado de la templo de Salomono (escepte de la Adopta Rito, kiu uzas aliajn legendojn). Por Majstroj, altgradaj aux flankogradaj sistemoj kompletigas la inican progreson kun diversaj legendoj, plejofte el la Malnova Testamento aux templanaj/kavaliraj moralajxoj.


Framasonismo kaj inoj

Plejparto de framasonoj estas nur viroj, ĉar ekde la komenco de organizita framasonismo ĝenerale inoj ne estas permesitaj aliĝi. En t. n. "regulaj" framasonaj loĝioj, la regularo plu malpermesas inici inojn. Tamen ekzistas en pluraj landoj, ĉefe en Eŭropo, Loĝiaroj kie inoj estas incitaj (en geaj aŭ inaj loĝioj) samkondiĉe kiel viroj. La plej ampleksaj estas la Internacia Gea Framasona Ordeno kaj la Granda Ina Loĝio de Francio. Ankaŭ framasonaj flankogrupoj bonvenigas inojn, kiel la Ordeno de la Orienta Stelo.


Elisabeth Aldworth

Honorinda Elisabeth Aldworth (1693/1695-1773/1775) naskiĝis Elisabeth Saint Leger. Ŝi estis konita siatempe kiel "Sinjorino Framasono", pro tio ke ŝi estis la unua inicita ino. ŜI verŝajne estis inicita inter 1710 kaj 1718 en Graflando Cork, Irlando.


Inaj kaj geaj flankogrupoj

Tiaj grupoj ekzistas ĉefe en Usono, en kelkaj angloparolantaj landoj aŭ Brazilo. Interalie ekzistas:

Ordeno de la Orienta Stelo: gea ordeno por Majstroj kaj parencaj inoj, kreita en 1850

  • Ordeno de Amaranto: gea ordeno por Majstroj kaj parencaj inoj
  • Blanka Sanktejo de Jerusalemo: gea ordeno por Majstroj kaj parencaj inoj
  • Filinoj de Ijob: por junaj inoj inter 10 kaj 20
  • Internacia Ordeno de la Ĉielarko por Knabinoj: por junaj inoj inter 11 kaj 20
  • Flankaj grupoj ankaŭ ekzistis en Eŭropo: Ordeno de Mopsoj: malaperinta gea ordeno el Prusio.
  • Adoptaj Loĝioj: flankogrupo por inoj el Francio. La plej malnova Adopta Rito datiĝas de 1761 kaj Adoptaj Loĝioj estis agnoskitaj de Granda Oriento de francio en 1774. Post longa administrado fare de viraj Loĝiaroj, Adoptaj Loĝioj starigis sendependan Grandan Inan Loĝion de Francio en 1945, kaj ekde tiu tempo praktikadas samajn ritojn kiel nurviraj Loĝiaroj. Depost 1945, nur unu loĝio revivigis la Adoptan Riton.
  • La Organizo de Trianguloj Inc. (angle: Organization of Triangles Inc.) estas framasona junulara asocio por junaj virinoj en aĝo de inter 10 kaj 21 jaroj. La Organizo de Trianguloj Inc. estis fondita en la jaro 1925 de Rose E. Scherer en la ŝtato Novjorkio.

Kontraŭuloj de framasonismo

Kiel malnova kaj kaŝema organizo, framasonismo havas multajn malamantojn. Kelkaj malamas framasonismon ĉar framasonoj uzas sekretajn ritojn. Multokaze dum historio framasonoj kondamniĝis. Framasonoj estas ofte riĉaj kaj influaj. Ilia toleremo kaj interhelpo igis ilin konvenaj por burĝaj liberaluloj batalantaj aristokrataron kaj oficialan religion. Pro malhelaj antaŭjuĝoj kaj politikaj kontraŭemoj, en la Francio de la jaroj 1930-aj, la faŝismemaj dekstruloj multe parolis pri "la juda-framasona komploto". Kelkaj diras, ke framasonismo estas religio.

Plue, aliaj kondamnas framasonojn pro permesi multajn religiajn vidpunktojn, kaj pensas, ke framasono minacas ilian religion. Kelkaj masonaj tendencoj estas diismaj, aliaj, ĉefe en Francio estas ateaj kaj kontraŭpastrecaj, tial la katolika Eklezio ekskomunikis ilin.

Tamen, framasonismo nek estas religio, nek instruas pri religio rekte. Tradiciaj framasonistoj ne permesas ateistojn aliĝi, sed honoras neniun specifan dion. La ritoj estas sekretaj, sed estas uzitaj por alegorio, salutado, identigado de aliaj framasonoj, kaj tiel plu.


Esperantistaj framasonoj

Zamenhof ne estis framasono, laŭ la asertoj de framasonoj. Tamen framasonoj foje rigardas lin kiel "framasono sen antaŭtuko", ĉar li montris la bazajn valorojn de la framasona etiko

  • Alfred Hermann Fried Pacifisto, Nobelpremio pri paco 1911, aŭtoro de lernolibro 1903
  • Charles Richet Nobelpremio pri kemio
  • Friedrich Uhlmann Medicinisto, aŭtoro de lernolibro
  • Gaston Moch Pacifisto
  • Georg Arnhold bankisto, subtenanto de la Saksa Esperanto-Instituto
  • Henri La Fontaine Nobelpremio pri paco
  • Karl Barthel, prezidanto de Universala Framasona Ligo
  • Karl von Frenckell
  • Wilhelm Ostwald Nobelpremio pri kemio
  • John Pollen prezdianto de Brita Esperanto Asocio, prepara komitato de la 3-a UK, 32 jaroj en Hindio
  • Eduard Quartier-la-Tente
  • Wilhelm Molly
  • Michele Moramarco, aŭtoro de "Nova Framasona Enciklopedio" (Italio, 1989-1995, dua eldono 1997)