La Internacia Framasona Ligo – IFL

Aus Freimaurer-Wiki

La Internacia Framasona Ligo – IFL

Originaltext in ESPERANTO: La Internacia Framasona Ligo – IFL

Yehuda Miklaf, Jerusalemo - kaj Huberto Schweizer, Dresdeno kaj Prago

En la unua Universala Kongreso (UK) de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, en la jaro 1905, partoprenis proksimume 700 personoj, inter ili 65 Framasonoj. Ili sin renkontis aparte, bankedis kaj fondis la asocion Espero Framasona. De post tio EF organizis renkontojn dum la postaj Universalaj Kongresoj, sed en la jaro 1913 shanghis sian nomon en Universala Framasona Ligo. UFL plu kongresis dum la UK-oj kaj aparte, kaj ech laboris rite - ekzemple dum la Kongreso en Ghenevo en 1930.

UFL plu ekzistas, sed chesis uzi Esperanton krom en la nomo UFL-1905, kaj ne plu laboras rite. Oni komprenas, ke UFL volis esti bonvena che la Grandaj Loghioj kaj sen la devo lerni la Internacian Lingvon (= Esperanto).

Char mankas organizo specife por la Gefratoj kiuj scipovas Esperanton, kelkaj partoprenantoj de la 100-a Universala Kongreso en Lille (25.07.-01.08.2015 – 3000 esperantistoj el 80 landoj) sin renkontis por diskuti tion, kaj la 30-an de julio 7 majstroj el Brazilo, Francio, Germanio, Israelo kaj Italio fondis la Internacian Framasonan Ligon (IFL). Ni estas malfermitaj al chiuj Gefratoj Framasonaj tra la tuta mondo kiuj scipovas Esperanton. Intertempe ni jam estas proksimume 30 membroj: 10 el Brazilo, 8 el Francio, 3 el Usono, kaj po 2 el Israelo, Italio, Danio kaj Germanio. Ni havas propran retadreson internaciaframasonaligo.2015@gmail.com kaj ni ricevis de UEA (Universala Esperanto Asocio) agnoskon kiel fak-asocio kaj paghon che Fejsbuko kaj ret-paghon.

La Ligo ekzistas por ebligi kontakton inter la esperantistaj Gefratoj de la mondo en la spirito de Framasonismo kaj de la Interna Ideo de Esperanto, kiu konsistas en frateco inter chiuj homoj kaj popoloj, kaj en internacia komprenigho (Homaranismo).

Yehuda Miklaf, Jerusalemo - kaj Huberto Schweizer, Dresdeno kaj Prago